Vere masoĥistaj, tiuj teranoj! Vraiment masos, ces terriens!: Dulingva eldono (Mas-Libro #146) (Paperback)

Ĉi tie Claude Piron (Klaŭdjo) prezentas dialogon sur fremda planedo. Juna esploristo de tiu mon­do revenas de ekspedicio, en kiu li studis la lingvan situacion sur la planedo Tero, kaj nun li resume raportas pri siaj spertoj tie.

Okazas interesa debato kun informriĉa enhavo pri la kialo de la teranoj daŭrigi sistemon de internacia komunikado, kiu pruvis sian mizeran efikecon kompare kun pli racia solvo ‒ Esperanto ‒, per kiu ekz-e jam nur la eŭropaj landoj ŝparus ĉiujare miliardojn da eŭroj kaj havus krome siste­mon multe pli facilan kaj pli fidindan.

Sed kial la teranoj persistas en sia horore kosta kaj relative senefika sistemo de internacia komu­nikado, tiu demando estas la esenco de la disku­to, kies enhavo servas ne nur al la esploristoj de tiu fremda planedo kompreni la situacion sur Tero. Ili diagnozas masoĥismon kiu baziĝas sur aroganteco, kaj tiu siavice sur timo. Kia timo? Legu mem, kaj eble vi trovos inteligentan respon­don al la demando de tiuj eksterteranoj, ĉu kaj kiel oni povus helpi la teranojn eliri el tiu lingva sakstra­to, kiu estas la angla lingvo ...

Product Details ISBN: 9782369600480
ISBN-10: 2369600489
Publisher: Monda Asembleo Socia
Publication Date: February 20th, 2016
Pages: 52
Language: Esperanto
Series: Mas-Libro